Ultramontanismo

Ultramontanismo estas orientiĝo favora al la papa supereco spirita kaj jurisdikcia super la politika povo (en religiaj aferoj kaj aparte en la nomumo de la episkopoj), opone al galikanismo. Tiu vorto devenas de la itala Ultramonte kiu signifas transmonta, do aliflanke de la Alpoj, en Italio. Tio estas orientiĝo precipe franca. Naskita en la 16-a jarcento inter la katolikoj de la katolika Ligo dum la religiaj militoj, tiu orientiĝo reaperis en la 17-a jarcento fronte al la nekatolikaj aliancoj de Ludoviko la 14-a. En la 18-a jarcento, ultramontanismo intermiksiĝas kun la batalo kontraŭ la parlamenta kaj anglikana jansenismo. Ĝi do estas subtenata precipe de la Jezuitoj.

Fronte al la progreso de la politikaj reĝimoj pli kaj pli apartaj de religio, kaj post la religia traŭmatismo, kius estis la franca Revolucio, ultramontanismo trudiĝis en la 19-a jarcento en la francaj kolektivaj pensmanieroj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search